Sinjoro Tidmand
DANA POPOLBALADO

De l' frumatena sunbrilo vekite,
sinjoro Tidmand sin vestas ĉe-lite,
li al si surmetas ĉemizon plej belan,
allasas la sonderanoj.

Li al si surmetis ĉemizon plej belan,
verdsilkan kazakon lukse-nobelan,
kunlaĉis la botojn el felo kaprida,
allasas la sonderanoj.

Kunlaĉis la botojn el felo kaprida,
kaj ilin li garnis per sprono orita,
al Ting' de Sonder li rajdis poste,
allasas la sonderanoj.

Al Ting' de Sonder li rajdis poste:
liberaj kampuloj lin servu imposte
per sep buŝeloj por ĉiu plug-soko,
allasas la sonderanoj.

Per sep buŝeloj por ĉiu plugsoko,
po porko el kvar por la glana paŝtloko.
Sed tiam leviĝis la maljunulo,
allasas la sonderanoj.

Sed tiam leviĝis Ja maljunulo:
neniu cedos al tiu postulo,
kaj antaŭ ol pagi, jen mia diro,
allasas la sonderanoj.

Kaj antaŭ ol pagi, jen mia diro:
kunrestu en la Ting' ĉiu viro,
kampuloj, vin fermu en ringo masiva,
allasas la sonderanoj.

Kampuloj, vin fermu en ringo masiva,
sinjoro Tidmand ne iru for viva!
La maljunulo unua, jen, batis.
Allasas la sonderanoj.

La maljunulo unua, jen, batis,
sinjoron Tidmand li teren batis,
sinjoro Tidmand en sango nun kuŝas,
allasas la sonderanoj.

Sinjoro Tidmand en sango nun kuŝas,
libere en humon la soko sin puŝas,
iradas la glanan arbaron la porkoj,
allasas la sonderanoj.